Powered by Bravenet Bravenet Blog

Tag Board

This tag board is currently empty.

Please type in the four characters shown in the black box.

Wednesday, July 2nd 2008

21:56:25

Maria telefonis (Mia vivo)

ブログランキング・にほんブログ村へPasintasemajne mi telefonis Maria kiu estas edzino de kuzo de mia edzo. La telefono ne iris tra. Mi recevis la anoncon ke ĉi numero ne estas plu uzata.
Mi volis paroli kun ŝi por esprimi mian ĝojon ke ŝia filo kaj mia iel trovis unu al alia kaj havis tempon kune en la urbo kie mia filo loĝas kaj ŝia filo estis vizitanta tra lia laboro.
Kiam ili estis malgrandaj ni ofte vizitis unual alia, sed kreskinte ĉiuj iris diferentan vojon, kaj aspektis okazi tio neeble.
Kiam mia edzo forpasis, Maria estis nur unu parenco kiu ofte telefonis min scivole ĉu mi fartas bone. Mi estis treege dankema por tio.
Antaŭ nelonge ŝia filino komencis sendi E-leteron al mi. Tio ankaŭ estas bela ago de la junulino. Por trovi ŝian telefonnumeron tra ŝia filino mi petis la junulinon per e-leteron, kaj sendis la trakopion al ŝi ankaŭ , do ŝi sciis ke mi volis paroli kun ŝi.
Maria estas latinino kaj ŝia angla parolo estas ofte malfacila por kompreni, tamen mi per mia koro povas kompreni ŝin sufiĉe bone.
Maria komprenis ke mi bezonas esprimi mian aflikton por subpremi ĝin, kaj havis paciencon. Malgraŭ la kortuŝo pli faciliĝis nun, mi scias ke mi devas trairi plu da malfacila tempo, kaj mi bezonas iun kiel Maria, nur por paroli nerilatajn aferojn.
Maria ankaŭ estas feliĉa por mi pro mia vojaĝo al Eŭropo.

Ni ankaŭ parolis pri ŝia bofrato kaj lia edzino kies konduto estas stranga lastaj multaj jaroj. Por mia edzo ili, la kuzoj, estis kiel fratoj ĉar li ne havis gefratojn kaj ili kreskis en najbaraj domoj. Sed lastaj multaj jaroj ilia amikeco ŝanĝis iel malbone pro la kuzo.
Bofrato de Maria estas tro sentema kaj ofendita tre facile. Li kredas ke materialriĉa homo estas pli bona ol nehavanto kaj meritas respekton, k.t.p.
Ni ĉiam ignoris lian tian konduton, kaj li estis ofendita. Lia edzino ankaŭ sama.
Mi diris al Maria "Eble mi sendos poŝtkarton el Roterdamo al ili ĵus por montri ke mi ankaŭ eblas vojaĝi al Eŭropo, kaj sciigi ke mi estas en Eŭropo havante bona tempon."
Bona ideo, Maria diris, kaj ni ridis.

0 totalaj komentoj.

There are no comments to this entry.

Post New Comment

BraveJournal Member Non-Member
No Smilies More Smilies »

Please type in the four characters shown in the black box.