Hemerokaloj (Hemerocallis fulva / taglilio) en mia ĝardeno komencis flori heiraŭ matene. Certe estas somero, tiuĉi sunokoloraj floroj rememorigis min. Mi ne scias kiam ili alvenis al nia ĝardeno, sed jam de longe estas ĉitie.
Oni diras ke ili estas invademaj kaj estas malfacile foririgi. Eble, sed mi akceptis ilin, kaj ŝatas havi ilin. Mi certe ŝatas havi kia ajn floroj en nia ĝardeno. Iliaj floroj daŭras ne longe, do donu al ili iom da spaco kaj iom da tempo. Dum tiu tempo mi povas ĝui la kolorojn.
Devenis de Eŭropo alportita kiel ornamo, do certe ornamas malplenan mian ĝardenon.