
Mi neniam pensis ke mi sentus solecon se mi vivas sole, ĉar mi eĉ sentis tute bone en sola situacio.
Eble tio estis ĉar mi estis juna, aŭ mi ne estis vere tutsola. En proksimeco mi ĉiam havis iun kiun mi povis kotakti.
Nunaj tagoj mi ofte droniĝis en soleco. Mia filo sugestis ke veturi nur por vivi pejzaĝon povus helpi. Mi veturis, sed tio ne helpis multe. Mi iris al Kazino, elspezis $20 kaj gajnis $40. Mi duobligis mian monon, sed tio ankaŭ ne helpis multe.
Mi konstante parolas al mia edzo kiu plu ne vivas. Kaj mi mem kreas plu da soleco. Tre ofte mi sopiras lin, kaj mi ankoraŭ sentas ke li vivas ie kie li ne povas kontakti min.
Venonta vendredo estas datreveno de lia forpaso de 2jaroj kaj duono. Dum tiu tempo mi atendis lian kontakton, ĉar li ĉiam kredis ke spirito daŭras vivi.
Mia bona amikino de Toronto hodiaŭ venos vidi min. Ŝi venos per aŭtobuso kiu atingos al Kazino, do certe ni elspezos nian monon tie.
Tamen mi estas treege dankema al ŝi por tio.
Mi estas iom po iom preta por vojaĝo por UK. Kaj tie mi renkontos mian fratinon kaj ŝian amikinon, kaj kune aventuros kiel junulinoj. Malgraŭ ni ne estas junaj eble la sento estas sama. Mi atendas ege tiun aventuron.
Soleco, ĉu tio estas ankaŭ malsaneco?
3 totalaj komentoj.