
Mi lasis Hamilton flughavenon lasta mardo. Estis komforta varmeta tago.
Samvespere mi atingis al Kalgario kaj la vetero estis komforta ankaŭ. Sed du tagoj poste la vetero ŝanĝis. La temperaturo estas 9 centigradoj, plej varma tempo de la tago estas nur 15 centigradoj.
Kaj hodiaŭ estas dimanĉo, jam kvar tagoj en tiu malvarmeco, kaj pluvas.
Kiam mi aŭdis ke Toronto havis 36 centigrada nvarmegecon mi estis feliĉa ke mi ne estis en suda Ontario tiutage. Sed nun mi iel sopiras la varmecon.
Finfine nun estas somero, se la somero ne estas varma, kiam estus varma?
Mi flugos hejmen morgaŭ. Mi estas scivolema ĉu mi estos feliĉa en varmega vetero, aŭ ne.
0 totalaj komentoj.