Ĉi matene kiam mi komencis labori en mia ĝardeno, gerubikoloj kriis freneze. Ambaŭ flugis tien kaj reen. Mi vidis ilian neston kion mi ne povas vidi bone, sed se idoj estus en tio certe mi povus vidi iliajn kapojn. Sed al mi aspektis la nesto estis malplena. Hmmm, la idoj eble pensis ke iliaj gepatroj ne sufiĉe bonaj por ili, kaj decidis forkuri de hejmo....verŝajne. Mi neniam vidis idojn flug-ekzercantajn. Gepatroj ne sciis kion fari, sed kulpigi min. Kion mi faris al ili? Mi eĉ iris en mia ĝardeno kiel eble plej malofte. Ĉu la idaĉoj eĉ ne adiaŭis al siaj gepatroj? Tre malbone.