Dum promenado en arbaro ni trovis tiun skarabon. Mi trovis unu en reta paĝo kiu aspektas same kiel tio. Ĝi estas nomita "Six-spotted Green Tiger Beetle" angle. La scienca nome estas "Cicindela sexguttata". Do, mi pensis ke ĝi estas cicindelo en Esperanto, sed PIV diras ke cicindelo vivas en varmaj landoj. Kanado ne estas varma lando. Do kio estas ĝi.
Ŝajnas al mi ke jes. Cicindelo plaĉas al mi, kaj mi pensas ke japana cicindelo estas la plej bela insekto.
http://mushinavi.com/navi-insect/data-hanmyo.htm