
Mi estis laca dum tuta semajno pasinta.
Mia filino rememorigis min, ke mi eble devas preni denove fer-pilolon.
Eble ŝi pravas.
Sed mi ankaŭ scias la laceco ne estas nur korpe, mia sopiro al mia edzo intensiĝis lastatempe. Ju pli mi kropodas ne pensi malĝoecon, des pli mi malĝoiĝas.
Kaj finfine mi ne volas ion signifan fari.
Kiam mi estas inter geamikoj aŭ familianoj, mi fartas bone. Tamen konstante mia penso iras al mia edzo.
Oni diras ke post du jaroj mia peza penso fariĝas pli malpeza.
Mi trovis ke tio ne estas vero.
Neniu ĉirkaŭ mi pensas ke mi ankoraŭ suferas, do mi pene kaŝas mian senton. Pli malbona rezulto.
Ĉi matene mi purigis domon kiel eble plej vaste. Laceco pro tio donas pli bonan senton eĉ nur iomete. Tio estas bona.
Estas sabato, komenco de langa semajnofino de Viktoria-tago.
Oni vojaĝas, vizitas unu al alia k.t.p.
Mi iras nenien. Eble mi regos libron kiun mi havas multe.
Mi vizitos familion de mia filino kiam tuta mondo preskaŭ finas moviĝadon kaj flugi fariĝos pli facila. Tio estos komenco de Junio.
Mi supozas okupatan someron. Mi kredas ke tio estas bona por mi.
0 totalaj komentoj.