Ajlosinapo estas nomita ĉar ĝi aspektas kiel sinapo kaj odoras kiel ajlo. La floroj estas ĉarmaj, sed..... Dum mia batalado kontraŭ ĝi, mi eltrovis ke ĝi havas reton de radikoj kiel fadenoj kaj tio formiĝas kiel mola pilko, aŭ vato. Do, nur demeti plantojn ne helpas multe. Nun en mia ĝardeno komencis kreski unua-jaraj junaj plantoj(foto en hieraŭa blogo). Dua-jaraj plantoj havos florojn kaj semojn. Do oni diras ke batalu nun kiam estas sensemoj.