
Stela ekzercas Esperanton sur la verda vojeto.
Pozitivaj komentoj estas bonvenataj. 

Hodiaŭ estas bela tago malgraŭ ne tre varma... -1 centigradoj ĉi matene.
Tiu novaĵo estas por vi Bonulo!.
La rubekol(in)o komencis sidi en sia nova nesto.
Mi fotis ŝin kaj volis plu... do ŝi estis alarmita kaj elflugis el la nesto kaj vokas sian edzon, mi pensis, "Venu rapide. Estas aĉulino ĉe nia nesto". Mi ne povas ĝeni ilin plu.
Nun mi havas bonan pretekston por ne labori en mia ĝardeno.