
Stela ekzercas Esperanton sur la verda vojeto.
Pozitivaj komentoj estas bonvenataj. 

La rubekoloj kiuj komencis konstrui ilian neston ĉe mia sunĉambro, plie laboris kaj mi povas vidi la progreson.
Ĝi komencis havi formon kiel nesto. La sekajn herbojn kiujn ili faligis sur teron jam estis prenitaj per ili, mi kredas. Unu eĉ flugis al ĝi kiam mi estis proksime, pro tio mi estas certa ili laboras.
Do, certe vi jam supozas ke ovoj estas en ĝi, ĉu ne?
Mi provis uzi mian moveblan ŝtupareton por vidi interne. Mi ne povis plu alten iri ol dua ŝtupo, ĉar mi sentis kapturniĝon.
Fotografo? Maleble. Mi eĉ ne povis teni min mem.
Ekde hieraŭ pluvas kaj mi ne vidas ilin, tute ne.
Kion ili pensas? Mi scivolas.
La foto de rubekolo ne estas unu de ili, mi fotis ĝin je alia loko.