Powered by Bravenet Bravenet Blog

Tag Board

This tag board is currently empty.

Please type in the four characters shown in the black box.

Monday, April 28th 2008

09:04:36

Kiel nomigu ĝin en Esperanto? (Naturo)

Unu de miaj ŝatataj floroj de printempo estas tiu ĉi, nomita angle "Spring Beauty"

En miaj vortaroj mi ne trovis esperantan nomon.
Eble iu scias. Se tiu estas vi, bonvolu sciigu al mi esperantan nomon.
Bonulo donas traduk-paĝon al liaj legantoj, do mi uzis tiun paĝon.
Kaj,,,, ĉu vi estas preta?,,,, estis tradukita 'printempa beleco'.
Jes, estis tradukita laŭvorte, sed mi ne kredas tion.
Ĝia scienca nomo estas
"Claytonia virginica" , ĝia tubero estas manĝebla.

Bone. Se neniu scias, mi mem donas nomon al tiuj ĉarmaj floroj.
Tio estas Feina Terpomo aŭ Terpomo de Feino. Ĉar angla lingvo ankaŭ havas nomon 'Fairy-spud'.
Ĉu tio ne plaĉas al vi?

2 totalaj komentoj.

Posted by ĵeromo:

en "listo de komunlingvaj nomoj de plantoj" far w. pilger (http://www.geocities.com/wfpilger/pplp-u8.htm) aperas du specoj de "claytonia" kiel klajtonioj. sed "feina terpomo" estus bona popola nomo.
Monday, April 28th 2008 @ 15:15:06

Posted by Stela:

Dankon ĵeromo,
Estas bone scii tia pagxo ekzistas.
Sed mi trovis tralegi tiun pagxon estas treege malfacila.
Mi esperas ke "feina terpomo" estos akceptita eventuale, cxar al mi tio placxas. :)
Monday, April 28th 2008 @ 20:37:59

Post New Comment

BraveJournal Member Non-Member
No Smilies More Smilies »

Please type in the four characters shown in the black box.