

Jaroj pasis, kaj mi mem lernis tiun muzikon. Je kristnaskaj sezonoj la orkestreto de mia edzo ankaŭ ludis ĝin por maljunuloj en aziloj. Mi pensas ke ĝi estas tre ŝatata kanto. ![]()
Frumatene, fakte je 0430, mia kato vikigis min.
Tio ne estas novaĵo. Preskaŭ samtempe ĉiutage ŝi miaŭas al mi.
Plendante mi ellitiĝas kaj manĝigas ŝin.
Se mi jam estas en la kuirejo kial ne havi kafon… ktp. estas mia matena rutino.
Aŭskurtas muzikon el radio.
Ĉimatene mi aŭdis konatan kristnaskan muzikon.
Tio estis ‘eta tamburisto’
Mi aŭdis tiun muzikon unuafoje en Belgio. Knabineto Michelle kantis por mi en aŭto kion ŝia patro estis vetranta. Ŝia ĉarma voĉo kaj regalo tre impresis min.
Ŝia patro informis min ke ĝi estas de iu filmo.
Por mi ĝi estas memoraĵo de mia juneco kaj iamaj feliĉaj tagoj.
Belaj voĉoj de korusanoj sonoradis; papapan paan!