Powered by Bravenet Bravenet Blog

Subscribe to Journal

Tag Board

This tag board is currently empty.

Please type in the four characters shown in the black box.

Thursday, December 4th 2008

09:32:21

Bifsteko - fino

ブログランキング・にほんブログ村へTempo pasis. Teodoro ŝanĝis iomete ke li plu penis akiri monon. Tamen lia situacio ne tre rapide progresis.
Li rememoris pri amiko kun kiu li iris al mezlernejo. Anotonio posedis malgrandan picejon. Li mem preparis kaj servis. Ili estis bona paro dum iliaj lernajaj tagoj. Kiam Teodoro iris al kolegio, Antonio jam komencis labori cele al sia mem entrepreno.
Teodoro vizitis la picejon de Antonio, kaj petis
“Antonio, ĉu vi povas doni al mi iun laboron ĉirkaŭ via restoracio?”
“Kara amiko, kio estas amiko por? Unue sidiĝu kaj manĝu mian bonan picon.”
Kaj li portis teleroplenan picon al Teodoro.
“Rakontu al mi kio estas novaĝo kun vi?”
La pico de Antonio ankaŭ ŝanĝis al bifsteko antaŭ Teodoro.
“Antonio, mi unue devas labori antaŭ akcepti ĝin. Ĉu vi havas iun laboron por mi? Purigi plankon, necesejon k.t.p. Mi estus tre dankema pro tio.”
“Bone, se vi insistas. Jes ĵuste junulo kiu purigis mian kuirejon decidis reiri al universitato, do mi bezonas iun kiu povas daŭri lian laboron. Ĉu vi vere volas tion?”
“Sendube.” Teodoro respondis kaj komencis purigi kuirejan plankon direktite de Antonio. Li purigis necesejon kaj eĉ komencis purigi fenestrojn.
Kiam li preskaŭ finis purigadon li ekrigardis la tablon sur kie la telero de bifsteko sidis.
Kia surprizo! La bifsteko ŝanĝis al pico kiel Antonio preparis.

Ek de tiu tago vivo de Teodoro ŝanĝis ege. Frumatene li promenis kun Urso, reveninte hejmen li ordigis ĉirkaŭ la domo. Kaj du aŭ tri horojn li pentradis. Post tagmanĝo li marŝis al la picejo de Antonio kaj laboris por li. Nokte li revenis hejmen kontente.
Antonio oferis iom da spacon sur la muro de lia restoracio por ke Teodoro pendu siajn pentraĵojn kun prezoj. Tiamaniere gastoj povis aĉeti ilin se volus.
Bibio vidis la ŝanĝon de Teodoro kaj ĝi ŝatis tion. Ĝi mem ŝanĝis ankaŭ.
Ĉiutage kiam Teodoro foriris de la domo por labori, Bibio komencis labori ankaŭ. Ĝi daŭris ordigadon kaj purigadon kion Teodoro ne povis fini. Ĝi eĉ zumadis dum lia agado. Urso kiu estis en la ĝardeno aŭdis ĝin kaj kune kantis.
Dudektri Konfederacio strato iom po iom ŝanĝis bone. Oni vidis ke homoj vivas en tiu domo. Bibio pensis ke la stato de la domo estis same kiel antaŭe, kiam Anĝelina estis la dommastrino, kaj estis kontenta.

0 totalaj komentoj / lasu vian komenton