Powered by Bravenet Bravenet Blog

Subscribe to Journal

Tag Board

This tag board is currently empty.

Please type in the four characters shown in the black box.

Monday, December 1st 2008

21:54:36

Bifsteko - 1

ブログランキング・にほんブログ村へ Unu malmova domo staris sur Konfederacio strato, la numero de la domo estis dudektri. Anĝelina, la dommastrino de la 23 Konfederacio strato heredis la domon de sia patro. Kiam ŝi edziniĝis ŝi kaj sia edzo simple daŭre vivis en ĉidomo.
Estis malfacila tempo malgraŭ Kanado ne estis damaĝita de la milito kiel multaj aliaj landoj. Anĝelina kaj sia edzo pensis ke ili estis benataj.
En tiu domo kvar filoj naskiĝis kaj kreskis. Plej aĝa filo fariĝis Patro, dua filo fariĝis aŭto-meĥanikisto, kaj la lasta fariĝis enĝiniero.
La tria filo longe vojaĝadis vagabonde tra la deversaj landoj kaj ne interesis kiel subteni sin.
Ilia patro forpasis dum lia foresto. Li ne povis reveni hejmen ĉar li ne havis sufiĉe da monon por vojaĝi. Tio kortuŝis Anĝelina.

Kiam ĉiuj filoj foriris de la domo memstare nur la tria restis hejme.
La tria filo, nomita Teodoro, neniam havis sekuran laboron sed pentris bildojn kaj klopodos vendi ilin ne tre sukcese. Fojfoje iu interesiĝis lian pentraĵon kaj pagis iom da monon. Li devis aĉeri novajn farbojn, do li estis ĉiam malriĉa.
Li fakte vivis sur pensio de Anĝelina, sed kiam maljuniĝanta Anĝelina ne plu povis memzorgi li ankaŭ ne povis zorgi ŝin kaj filoj decidis ke ilia patrino fartos pli bone en kadukulejo.
Nature oni devas pagi por vivi en kadukulejo, kaj pensio de Anĝelina estis uzata por tio. Teodoro nun devas memstari. Lia fiereco ne permesis recevi helpon de siaj fratoj.
Teodoro havis hundon nomita Urso, kies manĝaĵo estas pli malmultekosta kaj nutra, do li manĝis kune kun Urso sekan hundo-manĝaĵon.
La domo ne estsis zorgita nek purigita kaj pli kaj pli la stato de la domo malboniĝís.
En tiu domo estis vivanta unu koboldo. Ĝi nomis sin Bibio.
Bibio vivis en tiu domo feliĉe kaj kontente ekde la tempo neiu scias kiam. Sed ĝi vidante la staton de la domo ne estis feliĉa.

0 totalaj komentoj / lasu vian komenton