

![]()
Oni renkontas foje personon al kiu vi ŝatas doni komplimentojn.
Ĵus hodiaŭ tio okazis al mi.
Mi parkis mian aŭton ĉe mia banko apud alia aŭto jam parkita. En ĝi maljunulo kun malorda hararo sidis.
Kiam mi eliris el mia aŭto, li ankaŭ eliris el sia. Alvenis maljunulino ridetanta kaj ion diris al li montrante malgrandan paperan pakaĵon.
Ŝi estis la persono kiun mi ŝatis komplimenti.
Ŝiaj vestaĵoj estis simplaj, malhele blua jupo, somera pulovero kun multikoloraj strioj, kaj tankoloraj sandaloj. Ŝia multikolora pulvero estis kiel ĉielarko. Ŝia pozo estis ĝusta kaj ŝia rideto estis ĝentila.
Kiam mi eniris al la banko ŝi estis tuj malantaŭ mi, sed mi ne vidis ŝin kaj lasis pordon fermiĝi. Kiam mi rimarkis ŝin rapide mi haltis la pordon por ŝi, kaj ŝi ridetis al mi.
Ni nenion parolis unu al alia, sed mi ŝatis komplimenti ŝin, ke ŝi estas bela.
Jes, ŝia beleco ne estis kiel ornamita beleco. Nenio aldonita pura beleco ĝi estis. 