Powered by Bravenet Bravenet Blog

Subscribe to Journal

Tag Board

This tag board is currently empty.

Please type in the four characters shown in the black box.

Wednesday, May 6th 2009

10:44:29

Kondolenco al S-ro Kurisu Kei

ブログランキング・にほんブログ村へMalĝoja novaĵo atigis al mi de Japanio, ke S-ro Kurisu Kei forpasis je 18-a de aprilo.
Mi ne konas lin persone, sed mi rememoras lian energian paroladon ĉe la 92-a UK en Jokohamo.
Neniu supozis lian laŭtan voĉon vidante lian malgrandan korpon, kaj aŭskultantoj rigardis unu al alian pro surprizo.

Ĉi jare kiam mi vidis lian nomon en la listo de la partoprenantoj al la 94-a UK en Bjalistoko, mi estis tre kuraĝigita, ĉar aspektas ke maljuneco ne estas grava por li. Mia koro ricevis lian mesaĝon “Ne pensu vian aĝon, nur faru kion vi volas (aŭ kion vi devas fari)”

Ni perdis grandan personon, malgraŭ ni scias ke oni devas forpasi iam, ni sentas perdon.
Mia espero estas ke iu juna Kurisu Kei estas kreskanta ie kaj kontribuos al nia movado en estonto.
Elkoran kondolencon al S-ro Kurisu Kei.

4 totalaj komentoj / lasu vian komenton