

![]()
Vetero varmiĝis.
Herboj nebonvenataj kreskas rapide. Do, mi devas sarki. Se mi ne sarkas, mia najbaro venas helpi min kaj li tondas nebonvenatajn helbojn per lia maŝino.
Li eble pravas ĉar lia maŝintondado rapide purigas mian ĝardenon.
Sed tonditaj herboj rekreskas denove. Pro tio mi penas rapide sarki antaŭ mia najbaro venas kun sia maŝino.
Mi estas dankema al li, tamen mi ŝatas ordigi mian ĝardenon laŭ mia ideo.
Mi sarkas frumatene por preskaŭ unu horo. Hodiaŭ mi eĉ vespere sarkis plu.
Baldaŭ mi povas planti kelkajn legomojn.
Kaj mi havas lumbodoloron.