Powered by Bravenet Bravenet Blog

Subscribe to Journal

Tag Board

This tag board is currently empty.

Please type in the four characters shown in the black box.

Thursday, February 19th 2009

08:10:57

Lavi aŭton en naturo

ブログランキング・にほんブログ村へFurmatene neĝetis. La tero neĝkovrita aspektis kiel polvkovrita.
La varmeco estis minus du centigrada.
Nature baldaŭ komencis pluvi senĉese kaj forlavis preskaŭ tutan neĝon en ĝardeno.
Bone, bone, ne nur neĝon, sed ĝi lavos mian aŭton ankaŭ…
Vespere mi devis iri al la bibliotekon por kunsido. Aŭtohaltejo de biblioteko estas ekstere. Dum mia partoprenado al la kunsido, kio daŭris pli ol du horoj, la naturo lavis mian aŭton.
Dum vintro oni disŝutas salon sur strato, do nia aŭto saligite malpuriĝas. Mi vidis viron aŭtolavantan antaŭ sia domo hieraŭ. Estis bona vetero por tio, sed mi decidis ke mi atendu bonan pluvon, ĉar mi ne estas bona lavisto precipe pri aŭto. Mi sukcesis. Mi estas saĝa, ĉu ne? Mi ne uzis saponon aŭ ian kemiaĵon. Tio estas ĝentila por la naturo. Mi estas kontenta.

0 totalaj komentoj / lasu vian komenton