

Mia plano estis ellitigxi je 5-a horo. Tiam mi havos suficxe da tempon por havi mian kafon kun plat-kuko, kaj potojn da plantoj movigi en mian banujon por akvumi dum sekvantaj dek tagoj. Mi enlitigxis je 22-a horo. Rigardis iom da novagxon sur televido. Mi ne scias kiam mi ekdormis. Sed vekigxis je 2-a kaj duono kaj ne plu povis dormi. Mi denove rigardis televidon. Cxifoje nur la veter-stacion. Eventuale mi ekdormis denove. La vojo al flughaveno estis longa. Kutime en sennegxa situacio oni bezonas unu kaj duono da horojn, sed cxi matene oni bezonis tri horojn. Cxe la flughaveno cxio iris glate. Ni cxiuj pasagxeroj prenis sian segxon. Sed oni ankoraux ne eblas flugi --- bezonas senglaciigi la flugilojn. Vice atendis pli ol unu horon por tio. Aa, vintra vojagxo! ![]()
La veterprognozo anoncis ke negxsxtormo alproksimigxanta al nia regiono, kaj atentigis nin ke estu tre zorgeme pri nia veturado.
Je la nokto antaux mia ekstarto la sxoforo de NAB (Niagara Airbus) telefonis min ke ni ekveturos unu horo pli frue ol planita tempo. Bone! Mi diris. Estas kompreneble.
Mi estis preta; kofro estas plenita, miaj paperoj ankaux estis en mia dorsosako. Kion mi devas fari en la mateno estis brosi miajn dentojn, varmigi mian tagmangxon por kunporti. Fakte mia tagmangxo estas stufpoto farita kun meleagro, restagxo de kristnaskotago.
Kiam mi auxdis mian vekforlogxon ja jam estis 6-a kaj duono. Mi ne zorgis mian horlogxon bone. Mi havis nur duonhoron por ke mi estu preta. Mi faris cxion sed matenmangxi.
Nun mi ne povis trovi la sxlosilojn por mia kofro kaj domo. Panike sercxis tien kaj reen. Finfine mi trovis ilin en mia dorsosako.
Mi pensis ke mi devas uzu necesejon, sed mia korpo refuzis agi. Sed je la lasta minuto gxi (mia korpo) konsentis. Jxus kiam navedo-buso aperis cxe mia pordo mi ankaux estis tie. 