Powered by Bravenet Bravenet Blog

Subscribe to Journal

Tag Board

This tag board is currently empty.

Please type in the four characters shown in the black box.

Wednesday, January 14th 2009

10:56:21

Profunda frostigo

ブログランキング・にほんブログ村へ Ekde antaŭhieraŭ la veterprognozo repite anoncis ke ni havos profundan frostigon dum venontaj kelkaj tagoj.
Feliĉe kie mi loĝas estas suda Kanado, do ne tiel terure malvarma kiel kelkaj aliaj lokoj. Tamen la sentata temperaturo estas minus 28 centigradoj.
Ĉu tio estas sufiĉe malvarma por vi?
Ŭinipego kie mia filo loĝas estas pli malvarma . Estas minus 49 centigradoj sentataj.
Mi decidis ke mi ne iru eksteren. Mi ne havas kialon por iri ien. Tio estas feliĉa afero por mi. Sed ekzistas multaj homoj kiu devas iri por labori, viziti, aĉeti k.t.p. Krome ekzistas homoj kiun ne havas hejmon por varmigi sin. Tio estas domaĝe.
Mia filo estis maltrankviliĝanta pri mi, se mi devas konduki aŭton en tia tago, ĉar hieraŭ estis varme kaj malseka neĝo falis tuttage. Kaj li apelaciis min ke estu gardema pri Glatglacio, kion oni nomas angle "Black Ice / nigla glacio".
Mi scias kiel danĝera ĝi estas, do mi estas feliĉa ke mi tute ne devas konduki aŭton hodiaŭ.

0 totalaj komentoj / lasu vian komenton